Wednesday, March 31, 2010

The Black Death Symptoms Chart

Kakto vosto de muso

La kaktoj ĉiam mirigas min, ĉar por mi estas preskaŭ nekredebla ke el planto tiel malbela, karakterizita de pala verdo, dornoplena, povas elveni floroj tiel belaj!

La kakto , kies fotoj estas ĉi tie, estas mia. Mi ne scias kiel estas nomita en aliaj landoj, sed en Italujo ni nomas ĝin: "Kakto vosto de muso", por la simileco de la brakoj kompare kun vosto de muso.

Tuesday, March 30, 2010

How To Dress Like Einstein

Pliigita Realo






















Ĉu vi iam aŭdis pri Pliigita Realo (Augmented Reality)? Mi ĵus legis sur Vikipedio ke estas formo de interago inter la ĉirkaŭa medio kaj la komputilo. Fakte la komputilo rekonas kelkajn ŝlosilajn figurojn, kiujn, poste, ĝi sukcesas uzi por krei movantajn bildojn. Ĉi tiuj bildoj estas surmetita, ekrane, al la medio.
Mi konsilas al vi legi la mallongan vikipedian artikolon pri la Pliigita Realo , kaj, poste, iru al ĉi tiu retpaĝo , kie, post preso de unuopa-paĝa dosiero, vi povas interagi kun virtuala pejzaĝo per via retkamerao.


Monday, March 22, 2010

Swisher Sweets Vs Zig Zag

Paranormala Aktiveco (Paranormal Activity en Esperanto)

Se vi volas vidi la tre belan hororan filmon "Paranormal Activity" (Esperante "Paranormala Aktiveco") kun la subtitoloj en Esperanto, vi povas iri ĉi tien .
Krome, se vi volas legi kelkan informon pri la filmo, ekzistas vikipedia artikolo .

Tuesday, March 16, 2010

Blueprints Schematics For Pirate Ships

Musoj kiel lacertoj: forpreni genon kaj la vosto rekreskas

Forprenante la "P21" la musoj povas ankaŭ ripari vundon sen cikatroj

Rimarkindaj regeneraj kapabloj estas konataj nur por animaloj malpli evoluintaj ol mamuloj , do senvertebruloj kaj vertebruloj kiel la amfibioj , ekz. salamandroj kaj lacertoj . Estas konate, ke salamandro, kiu perdis la voston, povas reformi ĝin. Sed por muso simila kapablo ŝajnis ne ekzisti. Tamen usonaj esploristoj hazarde rimarkis, analizante laboratoriajn musojn kun vundoj (precize truoj) sur la oreloj, ke kelkaj el ili dum malmulta tempo kapablis fermi la truojn, fine montrante sanan orelon sen signoj. Profunde enketinte la musojn kun la misterajn kapablojn, la esploristoj rimarkis, ke ĉi tiuj ronĝuloj estis sen la geno "P21". Al ĉi tiu respondas la kapablon de la ĉeloj, ĉe la lezo, regeneriĝi spontane, dankante la agon de la stamĉeloj (aŭ praĉeloj, laŭ vikipedia artikolo ), reformante ĝuste sanan histon , kiu ne estas cikatra. Studado pliprofundigita pri "P21" kaj ĝia funkciado povus malfermi novajn vojojn por la regenerado de malsanaj histoj.