Tuesday, March 16, 2010

Blueprints Schematics For Pirate Ships

Musoj kiel lacertoj: forpreni genon kaj la vosto rekreskas

Forprenante la "P21" la musoj povas ankaŭ ripari vundon sen cikatroj

Rimarkindaj regeneraj kapabloj estas konataj nur por animaloj malpli evoluintaj ol mamuloj , do senvertebruloj kaj vertebruloj kiel la amfibioj , ekz. salamandroj kaj lacertoj . Estas konate, ke salamandro, kiu perdis la voston, povas reformi ĝin. Sed por muso simila kapablo ŝajnis ne ekzisti. Tamen usonaj esploristoj hazarde rimarkis, analizante laboratoriajn musojn kun vundoj (precize truoj) sur la oreloj, ke kelkaj el ili dum malmulta tempo kapablis fermi la truojn, fine montrante sanan orelon sen signoj. Profunde enketinte la musojn kun la misterajn kapablojn, la esploristoj rimarkis, ke ĉi tiuj ronĝuloj estis sen la geno "P21". Al ĉi tiu respondas la kapablon de la ĉeloj, ĉe la lezo, regeneriĝi spontane, dankante la agon de la stamĉeloj (aŭ praĉeloj, laŭ vikipedia artikolo ), reformante ĝuste sanan histon , kiu ne estas cikatra. Studado pliprofundigita pri "P21" kaj ĝia funkciado povus malfermi novajn vojojn por la regenerado de malsanaj histoj.

0 comments:

Post a Comment