Saturday, September 18, 2010

Headache, Fever, Stomach Ache

Misteroj de la Naturo: la komplekseco de la svarmoj

El la libro " Complexity: A Guided Tour " de Melain Mitchell.

Brazilo: Amazonia pluva arbaro. Duonmiliono da armeaj formikoj estas marŝanta. Neniu mastrumas ĉi tiun armeon; ĝi ne havas komandanton. Ĉiu unuopa formiko preskaŭ estas nevida kaj neinteligenta, sed la marŝantaj formikoj kune kreas koheran amason, kies formo similas al ventolilo, kaj ĉi amaso svarmas, mortigas, kaj efike voras ĉiun predon sur sia vojo. Tio, kio ne tuj voreblas, estas transportita kun la svarmo. Post tago de enrompado kaj detruado de la manĝebla vivo de riĉa foresto, kiu grandas ĉirkaŭ kiel futbalo-kampo, la formikoj konstruas sian noktan rifuĝejon -- sfero, kiu largas ĉirkaŭ unu metro kaj kiu konsistas el la ligitaj korpoj de la laborantoj, gastiganta la junajn larvojn kaj la reĝino ĉe la centro. Kiam la sunleviĝo alvenas, la viva sfero malligiĝas, formiko post formiko, tiel ke la kolonianoj denove reakiras sian lokon por la taga marŝo.

Nigel Franks, biologiisto, kiu fakas pri la formika konduto, skribis, "La unuopa, armea formiko estas unu el la bestoj, kiuj havas la plej malkompleksan konduton," kaj, "Se 100 formikoj estus lokitaj sur ebeno, ili marŝus ronde, laŭ neniam malgrandiĝantaj rondoj, ĝis ili mortus elĉerpite." Tamen, metu kune duonmiliono el ili, kaj la tuta grupo fariĝos tion, kion iu nomis "superorganismo" kun "kolektiva inteligento".


0 comments:

Post a Comment