Monday, May 31, 2010

What Is The Value Of A S&w Special Ctg Value

Superkomputiloj usonaj kaj ĉinaj...

De tre interesa artikolo de BBC, mi malkovris kelkajn aĵojn:
1) La plej rapida superkomputilo en la tuta mondo estas usona kaj nomiĝas Cray XT Jaguar: 1.75 x 10^15 operacioj ĉiusekunde (ĉirkaŭ 2 milionoj da miliardoj). Praktike 36 miloble pli rapida ol la ordinara hejma komputilo (kiom estas 36mil? Nu, pensu tiel: kilometron vi farus piede dum 12 minutoj; 36miloble ĉi kvanto permesus vin ĉirkaŭiri la tutan mondon piede... dum ĉirkaŭ 10 monatoj!!!).
2) La dua plej rapida superkomputilo en la tuta mondo estas ĉina kaj nomiĝas Downing Cluster: 1.271 x 10^15 operacioj ĉiusekunde (iom malpli rapida ol la usona).
3) Ĉinio ŝajnas esti la dua potenco en la tuta mondo pri kalkulpotenco (rigardu ĉi tiu belega interaktiva grafikaĵo ).

De libr o , kiun mi hava s, mi informas vin ke:
A) Viaj komputiloj havas la saman kalkulkapablon ol la superkomputiloj de la 90aj jaroj (inter la 10^10 kaj 10^11 operacioj ĉiusekunde).
B) La taksita potenco por simuli la funkciado de homa cerbo estas 10^16 operacioj ĉiusekunde (dekoble ol la superkomputiloj usona kaj ĉina).
C) La sciencistoj nuntempe laboras pri konstruo de superkomputiloj, kiuj povu fari 10^18 operaciojn ĉiusekunde.
D) La taksita potenco por la alŝuto de la tutaj informoj de homa cerbo , kaj permesi kompleta simulado, estas 10^19 operacioj ĉiusekunde (dek miloble pli rapida ol aktualaj super komputiloj).
E) La taksita potenco por la alŝuto de la tutaj informoj de la tutaj homaj cerboj en la tuta Tero estas ĉirkaŭ 6 milardoble pli rapida ol la antaŭa, nome 10^29 operacioj ĉiusekunde (10mil miliardoble pli ol la nuntempaj superkomputiloj).

Kiom da tempo oni bezonis? Mi konsilas al vi ne pensi pri lineara tendenco. Fakte, kiel oni diras en la jam citita artikolo, pli kaj pli superkomputiloj estas uzitaj por komercaj celoj. Ĉi tiu plialtigas la entutan teknologian nivelon kaj la produktkapablo de komputiloj pli kaj pli rapidaj.
Estas kiel oni havus hundon, kies vosto ju pli doloras, des pli ĝi kunpremas la dentojn. Nun, lasu ĉi hundon mordi sian voston: ju pli ĝi kunpremas la dentojn, des pli vundas sin mem kaj des pli senkontrole pliigas la dentan kunpremon, des pli vundante sin kaj...
Kia estus la disvolviĝo de ĝia denta kunpremo? Bela eksponencialo. Tio signifas ke ju pli niaj komputiloj rapidiĝis, des pli nia rapideco, pri konstrui komputilojn pli kaj pli rapidajn, pliiĝas.

Meditu... :D


0 comments:

Post a Comment