PLATONO: vero-serĉanto, kiu kredas en la realo de la konscio
SOKRATO: vero-serĉanto, kiu supozas ke la konscio estas iluzio
PLATONO: Tiam, Sokrato, kion signifas laŭ vi "vivo"? En mia menso, estaĵo vivanta estas korpo, kiu, post naskiĝo, kreskas, manĝas, lernas kiel reagi al diversaj stimuloj kaj kiu, finfine, povas reproduktiĝi.
SOKRATO: Estas interesa, Platono, ke vi diras ke vivanto estas korpo, anstataŭe havi korpon. Ĉar certe multaj personoj nuntempe dirus ke estas almenaŭ kelkaj vivantoj, kiuj havas animojn sendependajn de siaj korpoj.
PLATONO: Jes, pri ĉi tiu persono mi konsentus. Pli bone se mi diris ke la vivantoj havas korpojn.
SOKRATO: Tial vi konsentas diri ke puloj kaj musoj havas animon, malgraŭ iom senvalora.
PLATONO: Jes, efektive mia difino implicas tion.
SOKRATO: kaj ĉu la arboj havas animon? Kaj ĉu la herberoj?
PLATONO: Pro via uzo de vortoj, mi estas en ĉi tia situacio, Sokrato. Mi korektos tion, kion mi diris - nur la animaloj havas animon.
SOKRATO: Ne estas vere, ne estas nur pro mia uzo de vortoj, ĉar se oni ekzamenas sufiĉe etajn estaĵojn, oni penas trovi diferencon inter plantoj kaj animaloj.
PLATONO: Ĉu vi celas diri ke ekzistas estaĵoj, kiuj havas karakterizaĵojn similaj kaj al plantoj kaj al animaloj? Jes, mi kredas ke ankaŭ mi povas imagi ion ĉi tian. Nun mi supozas ke vi devigos min diri ke nur la homoj havas animon.
SOKRATO: Ne, male. Mi demandas vin, anstataŭe, kiajn animalojn vi ĝenerale konsideras havantaj animon?
PLATONO: Nu, ĉiaj superaj animaloj - tiuj kiuj kapablas pensi. SOKRATE: Do, almenaŭ la superaj animaloj estas vivaj. Nun, ĉu vi vere povas pensi ke herbero estu vivanto kiel vi?
PLATONO: Ni diru ĝin tiel, Sokrato: mi povas imagi veran vivon nur kiam estas animo, kaj do mi devas formeti la ideon, laŭ kiu la herbo estu vera vivo, eĉ se mi povus diri ke ĝi havas la signojn de la vivo.
SOKRATO: Mi komprenas. Tiel vi farus distingon inter la estaĵoj sen animo, kiuj nur ŝajne estas vivaj, kaj la estaĵoj kun animo, kiuj anstataŭe estas vera vivo. Tiam ĉu mi estas ĝuste se mi diras ke via demando "Kio estas la vera vivo?" dependas de kompreno de tio kio estas la animo?
PLATONO: Jes, korekte.
SOKRATO: Kaj ĉu vi ankaŭ diris ke vi konsideras la animon kiel la pensokapablo?
PLATONO: Jes.
SOKRATO: Tiam tio, kion vi reale serĉas, estas la respondo al demando: "Kio estas la penso?"
PLATONO: Mi sekvis ĉiun paŝon de via rezonado, Sokrato, sed ĉi konkludo malkomfortigas min.
SOKRATO: Ne estis mia rezonado. Vi provizis la tutajn datenojn, kaj mi deduktis logikajn konkludojn. Estas kurioza kiel ofte oni ne fidu proprajn opiniojn se estas aliulo tiu, kiu esprimas ilin.
PLATONO: Vi pravas, Sokrato. Kaj certe ne estas simpla afero klarigi la pensokapablon. Ŝajnas al mi ke la pensokapablo, en ĝia pli vera formo, estu la scio de io; konsiderante ke, klare, scii ion estas pli ol simple skribi aŭ aserti ĝin. Oni povas fari ĉion ĉi tion nur se oni scias ion; kaj oni atingas la konon de io, nur se oni aŭdas ĝin asertita aŭ vidas ĝin skribita. Kaj tamen, scii estas pli ol tio - estas esti konvinkita - sed mi nur estas uzanta sinonimon. Mi opinias ke estas preter mia eblo kompreni tion, kion vere signifas "scii ion", Sokrato.
SOKRATO: Ĉi tio estas interesa penso, Platono. Do ĉu vi estas diranta ke scii ion ne estas tiu afero, kiu ni konsideras tiel familiara?
PLATONO: Jes, ĉar ni homoj havas sciojn, aŭ konvinkojn, pri nia homeco, kaj tamen kiam ni klopodas analizi la "scion" mem, jen tuj ĝi malproksimiĝas, kaj ĝi fuĝas de ni.
SOKRATO: Tiam ĉu ni pli bone farus se ni ne fidus pri tio, kion ni nomas "scii ion", aŭ "esti konvinkita pri io", kaj ne pensi ĝin kiel komprenebla?
PLATONO: Certe. Ni devas estis singarda dirante "mi scias", kaj ni devas pensi pri tio, kion vere signifas "mi scias", kiam niaj mensoj volus igi nin diranta ĝin.
SOKRATO: Vere. Se mi demandus al vi "Ĉu vi estas viva?", vi respondus verŝajne "Jes, mi estas viva". Kaj se mi demandus "Kiel vi scias ke vi estas viva?", vi dirus "Mi sentas ĝin, mi scias ke mi estas viva - kaj fakte, esti viva estas precize la scio kaj la sento de esti viva, ĉu ne? Estas tiel, ĉu ne?
PLATONO: Jes, mi dirus certe ion similan.
SOKRATO: Oni supozu ke estu konstruita maŝinon, kiu kapablu naski frazojn en nia lingvo kaj kapablu respondi al demandoj. Kaj oni supozu ke mi demandu al maŝino "Ĉu vi estas viva?" kaj ke ĝi respondu ekzakte kiel vi. Kion vi dirus pri la praveco de ĉi respondoj?
PLATONE: Ĉefe mi obĵetus ke nenia maŝino povas scii tion, kion estas la vortoj aŭ kion ili signifas. Maŝino manipulas la vortojn tre aŭtomate kaj abstrakte, pli aŭ malpli kiel la maŝinoj, kiuj enskatoligas la manĝojn, manipulas la tomatojn kiam la maŝinoj enmetas ilin en la ladskatolonj.
SOKRATO: Mi ne akceptas viajn obĵetojn pro du motivoj. Certe vi ne opinias ke la baza unuo de la homa pensokapablo estu la vorto, ĉu ne? Ĉar estas tre klare ke la homoj havas nervajn ĉelojn, kies leĝoj de funkciado estas aritmetikaj. Krome, antaŭ malmulta tempo vi avertis mi dirante ke ni ne devas fidi de la verbo "scii", kaj tamen ĉi tie vi uzas ĝin tre senĝene. Kio permesas vin diri ke nenia maŝino iam povos "scii" tion, kio estas la vortoj, aŭ kion ili signifas?
PLATONO: Sokrato, ĉu vi asertas ke la maŝinoj povu scii ion ajn, kiel ni homoj scias ĝin?
SOKRATO: Precize vi ĵus asertis ke vi ne kapablas klarigi al vi tion, kio vere estas "scii ion". Kiel vi lernis la verbon "scii" infane?
PLATONO: Kompreneble mi estus asimilinta ĝin aŭdante ĝin el la personoj ĉirkaŭ mi.
SOKRATO: Tial estis per aŭtomata mekanismo ke vi lernis uzi ĝin.
PLATONO: Ne... nu, eble mi komprenas tion, kion vi celas diri. Mi alkutimiĝis aŭdi ĝin en specifaj kuntekstoj kaj tiel mi lernis uzi ĝin miavice en la sama kontekstoj, pli aŭ malpli aŭtomate.
SOKRATO: Ĉu pli aŭ malpli kiel nun vi uzas la lingvon - sen pripensi ĉiun vorton?
PLATONO: Jes, ekzakte.
SOKRATO: Do, ni vidu, se vi diras "Mi scias ke mi estas viva", tiu frazo estas nur reflekso devenanta el via cerbo kaj ne la produktaĵo de konscia penso.
PLATONO: Ne, ne! Vi aŭ mi uzis neperfektan logikon. Ne la tutaj pensoj, kiujn mi esprimas, estas la produktaĵo de reflektaj agoj. Kelkajn pensojn mi pensas konscie antaŭ esprimi ilin.
SOKRATO: Laŭ kia senco vi pensas ilin konscie?
PLATONO: Mi ne scias. Mi supozas ke mi provas trovi la taŭgajn vortojn por esprimi ilin.
SOKRATO: Kio gvidas vin por trovi la taŭgajn vortojn?
PLATONO: Nu, mi serĉas logike sinonimojn, similajn vortoj, k.t.p., kiuj estas familiaraj.
SOKRATO: Alie dirita, estas la kutimo, kiu gvidas vian penson.
PLATONO: Jes, mia penso estas gvidita de la kutimo, kiu sisteme kunigas la vortojn unu al la alia.
SOKRATO: Do, alifoje, ĉi konsciaj pensoj estas la produkto de refleksaj agoj.
PLATONO: Mi ne komprenas kiel mi povu scii ke mi estas konscia, aŭ kiel mi povu senti min viva, se tio, kion vi diras, veras, kaj tamen mi sekvis vian rezonadon.
SOKRATO: Sed ĉi tiu rezonado mem malkovras ke ankaŭ via reago estas simpla kutimo, aŭtomata reflekso, kaj ke ne estas konscia penso tio, kio gvidas vin diri ke vi scias ke vi estas viva. Ĉu se vi iom pensas pri ĝi, vi komprenos vere tion, kion signifas tiu frazo? Ĉu aŭ ĝi atingas vian menson sen ke vi pensas ĝin konscie?
PLATONO: Sincere, mi estas tiel konfuzita ke mi vere ne scias.
SOKRATO: Estas interesa vidi kiel propra menso malsukcesus kiam ĝi frapas malsimilajn vojojn kompare kun la ordinaraj. Ĉu vi ekkonscias kiom vi malmulte komprenas tiun frazon "Mi estas viva"?
PLATONO: Jes, mi devas agnoski ĝin, estas vere frazo, kiu ne estas tiel klara.
SOKRATO: Mi opinias ke multaj el niaj agoj estis produktita sammaniere al maniero, laŭ kiu vi naskis tiun frazon - ni pensas ke ili naskiĝu el konscia penso, kaj tamen, sub atenta analizo, oni povas ekvidi ke ĉiu unuopa parto de tiu penso estas aŭtomata kaj sen konscio.
PLATONO: Tiam senti sin viva estas nur iluzio, kiu estas propagita de ia reflekso kaj ĉi reflekso instigas nin elparoli, sen kompreni ĝin, tian frazon; estaĵo sendube vivanta estas nur aro da kompleksaj refleksoj. Fine, Sokrato, vi diris al mi tion, kio vi pensas esti la vivo.