Mi uzos tre interesan aferon, kiun mi citas el la libro: "En la lando de la artefaritaj lingvoj". Estas iel aparta metodo por paroli pri la nukleaj ruboj, kaj mi esperas ke al vi ĝi plaĉu kaj ĝi pensigu vin.
La semiologiisto Thomas Sebeok, dum la baldaŭaj 1980aj, estis petita de la Buroo pri la Izolado de Nuklea Robo por pretigi raporton pri la plej bona metodo por kodi averto-mesaĝon ĉe la lokoj, kie la nuklea rubo estis enterigita. Por sekurigi la estontajn generaciojn, la mesaĝo devas esti interpretebla dum 10 mil jaroj. Li rekomendas ekstreman redundecon en la kodado: la mesaĝo devus estis skribita en la tutaj konataj lingvoj; tie devus esti bildoj, ikonoj, kaj aliaj rimarkindaj simboloj; deponejoj devus enhavi teknikajn mesaĝojn skribitajn en matematikaj formuloj (…). Tamen, kvankam ĉi ekstrema redundeco, li rimarkis, dum 10 mil jaroj ĝi povus esti senutila.
La plej bona metodo por certigi ke la mesaĝon atingu la estonton, li proponis, estas enmeti duan "metamesaĝon," kun "peto kaj averto" ke ĉirkaŭ ĉiu 250 jaroj la informo (inkluzivante la "metamesaĝon" mem) estu rekodita en ĉia lingvoj, simboloj, kaj ankoraŭ nekonataj komunikiloj, kiu estu aktuala tiam. La eblo ankoraŭ ekzistus ke la homoj de la estonto ignoru la averton, aŭ forgesu obei, tial, kiel aldona certigo, li sugestas la kreadon de speco de folkloro, pludaŭrigita per ritoj kaj legendoj, kiuj antaŭenigus la evoluigon de superstiĉon aŭ tabuon pri la danĝeraj lokoj. "Atoma pastraro", grupo de sciencistoj al kiuj estu konfidinta la verajn kialojn por la danĝero, "estus komisiitaj" de la aldona responso de certiĝante ke nia komando, kiel enhavita en la suma sinsekvo da metamesaĝoj, estu konsiderita... kun eble la duonminaco ke ignori la komandon egalus instigi ian specon de supernatura puno." Kvankam la "pastraro" la origina kialo de ĝia ekzisto, oni esperas ke al ia ajn aĵo ĝi evoluu, ĝi tenus iom da aŭtoritato kaj responsa sento pri pludaŭrigo de la folkloro.
Laŭ la analizo de Sebeok, la plej bona eblo por dissendi mesaĝon dum 10mil jaroj estonte ne estus trovi ian bonan, stabilan kaj universan metodon por kodi tiun mesaĝon, ĉar ne ekzistas. La signifo ne estas enhavita en la simbolo aŭ en la bildo aŭ en la lingvo, en kiu ĝi estas kodita, sed en la socio, kiu interpretas ĝin. Novaj generacioj naskiĝas, socioj ŝanĝiĝas kaj, kune kun ili, ŝanĝiĝas la interpreto de la signifo. La plej bona aĵo, kiun ni povas fari por sendi nian mesaĝon trans la miloj, estas influi la estontan socion -- aŭ petegante ĝin adapti la kodon de la mesaĝon al tiuj kodoj de propra periodo, aŭ starigante atmosferon de danĝero en vasta socia tradicio.
De ĉi peco mirigis min diversaj detaloj. Tamen, sendube ĝi donas al mi senton de la grandeco de periodo longa 10mil jaroj. La ideoj de ĉi semiologiisto estas tre interesaj, kelkfoje ankaŭ mirindaj, sed, kiam mi estis leganta ĉi pecon, mi pli kaj pli pensis pri la absurdeco de stoki tiajn materialojn. La nukleaj ruboj daŭras dum miloj da jaroj (ankaŭ miliono, vidu ĉi ), restante danĝeraj kaj socio, kiu ignorus la problemon, estus tre neevoluinta kaj impregnita de egoismo. Provu imagi kiom da generacioj, kiom da personoj naskiĝas dum 10mil jaroj.
Finfine, se iu ajn antaŭ kelkaj miloj estus enteriginta nukleaĵojn kaj mi hazarde trovus ilin, mi multe ekkoleris kun tiuj egoistuloj.
0 comments:
Post a Comment