Mi hodiaŭ legis tre interesan artikolon ĉe Physorg.com pri la projekto SETI kaj ĝenerale la serĉado de eksterteranoj.
Kial ni ankoraŭ ne ekkontaktis eksterteranon post tiel multaj jaroj de serĉado tra la profundeco de la spaco? La malkvietiga silento, nova libro de SETI esploristo Paul Davies , provizas freŝan kaj mediteman rigardon pri ĉi demando.
Se la eksterteranoj ekzistas, kie ili estas?
La fizikisto Enrico Fermi demandis tiun demandon antaŭ 60 jaroj, kaj ekde tiam ĝi fariĝis konita kiel la " Paradokso de Fermi ". Konsiderite kiom vasta estas la universo, kaj la miliardoj da jaroj, kiujn la vivo havis por disvastiĝi tra la kosmo, kial ni ankoraŭ ne trovis pruvon de ekstertera vivo?
Paul Davies freŝas tiun ĉi demandon en lia fascina kaj meditema nova libro, La Malkvietiga Silento.
Davies estras la Arizona State University’s Beyond Center for Fundamental Concepts in Science, kaj li estas implikita en serĉado pri eksterteraj inteligentoj ( SETI ). Fakte, li estas la prezidanto de la SETI Post-Detection Taskgroup, kiu pritraktis planon por la tago, kiam ni trovos vivon ie.
En sia nova libro, li provizas vidon pri la diversaj klopodoj por ekkontakti eksterteranojn, kaj li ankaŭ rimarkas kiel freŝdataj eltrovoj disvastigis la kredon, ke la vivo devas esti komuna en la universo. Evidentiĝis ke centoj da planedoj orbitas ĉirkaŭ foraj steloj, kaj dume ĉi tiuj planedoj estas pli similaj al Jupitero ol al Tero, oni dankas niajn metodojn pri la problemo. Malpli masivaj planedoj estos verŝajne trovitaj per novaj teleskopoj, kaj la fakto, ke ni jam trovis tre multajn mondojn, profetas bone pri la potenciala nombro da loĝeblaj planedoj en la galaksio. Aldone, vivo estis eltrovita en kelkaj el la plej ekstremaj medioj ĉe la Tero, inkluzivante la profundajn subsurfacojn, kien la sunlumo ne povas eniĝi. Tio sugestas, ke la vivo eblas en ĉia speco de neordinaraj lokoj, inkluzivante planedojn, kiujn iam ni konsideris negastamaj por la vivo.
Davies demandas al ni retropaŝi de la popola vido, ke vivo devas esti komuna en la universo. Male li diras, ke ni devus konsideri la eblon, ke la vivo ĉe la Tero estu bonŝancaĵo, tute neprobabla okazaĵo - gajninta bileto por loterio kun probabloj infinitezimaj:
por fizikisto kiel mi, la vivo ŝajnas iom magiaĵo: ĉiuj tiuj stultaj molekuloj konspirantaj por atingi tiel inteligentaĵojn? Kiel ili faras ĝin? Ne estas estro, nek koregrafo gvidanta la plenumon, nek kolektiva volo, nek vivforto - sole senmensaj atomoj tirantaj kaj puŝantaj unu la alian, ĵetitaj ĉirkaŭe de hazardaj termikaj fluktuadoj. Malgraŭ tiu ĉi, la fina produktaĵo estas superba kaj grande speciala formo de ordo. Ankaŭ kemiistoj, kiuj estas familiaraj kun la mirindaj transforma potenco de la molekuloj, trovas ĝin spirhaltiga. George Whitesides, profesoro de Kemio ĉe Universitato Harvard, skribas, "Kiom mirinda estas la vivo? La respondo estas: tre. Tiuj el ni, kiuj laboras pri la retoj de kemiaj reakcioj konas nenion pri ĝi."
Davies diras ke nenio estas en la leĝoj de Kemio aŭ Fiziko, kio indikas ke la vivo estas neevitebla, aŭ eĉ kosma imperativo. Li rimarkas ke ne ekzistas matematika reguleco pri la vivo, malkovrante kelkan bazan leĝon de Naturo. Anstataŭe, "la kemiaj sekvencoj ŝajnas tute hazardaj." Malgraŭ tio, la vivo havas sian propran ordon, ĉar rearanĝi tiujn kemiajn sekvencojn povas ŝanĝi la tutan sistemon.
"Tiel la aranĝo estas samtempe kaj hazarda kaj tre specifa - speciala, vere unika, miksaĵo de kvalitoj malfacile klarigeblaj per determinismaj fizikaj fortoj," li skribas.
Biologiaj leĝoj pri la evoluado povis ludi gravan rolon pri la origino de la vivo, ĉar ĉio tio, kio teorie necesas por funkciigi la sistemon, estas la ripetado de informo. Por la vivo hodiaŭ, tiu ripetado okazas per DNA , sed por la unua vivo, ŝablonoj en la fizika strukturo aŭ eĉ apartaj ordiĝoj de atomoj povintus esti sufiĉaj. Dum la origino de la vivo ekde malvivaj materialoj estas mistera, Davies diras ke la vivo povas esti unu el eblaj kompleksaj aŭto-organizantaj sistemoj. Precize kiel formikaj kolonioj, financa merkato kaj interreto, la vivo povus rezulti ekde leĝo de kreskanta komplekseco, kiu okazas sub certaj cirkonstancoj.
Por malkovri ĉu la vivo estas stranga okazaĵo unika por la Tero, ni bezonas serĉi la vivon aliloke. Davies rimarkas ke estis nur unu sukcesa misio de iu ajn spaca organizo, kiu serĉis vivon ĉe alia planedo: Viking misio de NASA .
"La amaskomunikiloj emas prezenti ĉiun marsan esploradon kiel parton de la serĉado pri vivo, sed ĉi tio estas ruza peco de misinformo," li skribas. "Estas vere ke kelka marsa esplorado - rigardanta por akvo, ekzemple - rilatas malrekte al demando pri vivo, sed eksplicitaj biologiaj eksperimentoj estis sisteme forigitaj de la NASA ekde tridek jaroj."
La plej parto de la sciencistoj pensas ke la vivo-eksperimentoj de Viking trovis neniun pruvon pri vivo, kvankam kelkaj, inkluzivante Gilbert Levin, kiu projektis la eksperimenton de Viking nomiĝintan "Labeled Release", kontestas tiun konkludon. Kvankam ni trovus sendube vivon ĉe Marso , Davies rimarkas, tio ne klarigus ĉu estas vivo pli fora, konsiderinte ke Tero kaj Marso interŝanĝis materialon antaŭen kaj malantaŭen dum la historio de la sunsistemo. Meteoritoj, kiuj frapis Teron, sendis kelkajn el niaj rokoj tra la spaco kaj al Marso , kaj male - kaj kelkaj el tiuj rokoj estus enhavintaj mikrobiologian vivon.
Por reale respondi la demandon, ni bezonas trovi pruvojn pri vivo sur foraj planedoj. Tamen, Davies asertas ke alia metodo, por pruvi ke la vivo estas pli ol ekstravaganco, estas trovi tute malsimilan tipon de vivo ĉe Tero.
"Se la vivo komenciĝis plurfoje ĉe Tero, ni povus estis virtuale certaj ke en la universo svarmas la vivo," Davies skribas. "Krom estas io tre speciala pri nia planedo, estus nekredeble ke la vivo komenciĝis dufoje ĉe unu el la planedoj similaj al Tero kaj neniam ĉe la ceteraj."
Ĉiu vivo ĉe Tero povas esti enmetita sur diagramo nomita "Vivarbo", kiu indikas kiel la diversaj organismoj rilatas al komuna praulo. Sed la nekonata biosfero povus esti komponita de vivo, kiu ne havus lokon ĉe tiu Arbo. Davies skribas:
"Se vi ekzamenus la internon de mikrobo, estas tre probable ke vi trovus la samajn aĵojn - DNA , proteinojn, ribosomojn - kiel vi trovus en mi kaj vi. Almenaŭ ĝis nun tia estis la afero. Sed mikrobiologiistoj nur skrapis la surfacon de la mikrobiologia reĝolando. Nia mondo estas laŭvorte bolanta de ĉi tiuj etaj organismoj. Eĉ sole unu kuba centimetro da tereno povus enhavi milionojn da malsimilaj specoj, entute fariĝante miliardoj da mikroboj, kaj la plej parte ne estas ankoraŭ klasifikita. Neniu konas certe kio ili estas; ni nur scias ke kelkaj el ili povus esti vere malsimila vivo kompare kun la konata.
Ĉar sciencistoj devas kulturi mikrobojn ĉe laboratorio por studi ilin, tute malsimila speco de vivo estus nerimarkita ĉar la testoj estas elpensitaj por studi konatajn tipojn de vivo. Davies asertas ke novaj testoj devas esti elpensitaj por vidi tion, kio povas esti kaŝita fronte al niaj okuloj.
Astrobiologiistoj ofte asertas ke kompleksa vivo povus esti malofta en la universo, sed mikroba vivo estas verŝajne abunda. Ili bazas ĉi hipotezon sur la historio de Tero, ĉar simpla vivo komenciĝis relative frue ĉi tie, eble en la daŭro de 500 milionoj da jaroj post la origino de la Tero, sed multĉela vivo ne aperis ĝis multe pli poste. La unua evidenteco en la fosilioj de multĉela vivo datiĝas al ĉirkaŭ antaŭ 2 milionoj da jaroj, pli-malpli 2.5 miliardoj da jaroj post la formiĝo de la Tero. La historio de la vivo ĉe la Tero estas ĉefe sagao de unuopaj ĉeloj.
Kvankam kompleksa vivo povas esti trovita aliloke, ĉu tio signifus ke ĝi estas inteligenta? Per "inteligenta," ni ofte celas specojn, kiuj uzus sciencon por enketi la universon. Davies denove ĵetas malvarman akvon sur niajn hipotezojn, asertante ke la scienca metodo estas specifa rezulto de la greka filozofio kaj mezepoka eŭropa monoteismo. Malgraŭ ĉi tio, Davies lude uzis la ekvacion de Drake por taksi ke povas esti 10000 civilizacioj en la galaksio, kiuj kapablas nun komuniki per radiaj ondoj.
"Nun" estas grava elemento laŭ lia taksado, ĉar baro pri interstelaj komunikoj ne nur estas la distanco sed ankaŭ la tempo. Konsideru eksterteranojn, kiuj loĝas mil lumjarojn fore. Davies rimarkas ke se ili kapablus vidi Teron per siaj teleskopoj, ili ne vidus nin kiaj ni estas hodiaŭ, sed kiaj ni estis en la jaro 1010 aKE - multe antaŭ ol ni eltrovis la parabolan antenon. Kaj ĉar homa radioteknologio estas nur ĉirkaŭ centjara, oni bezonas aliajn 900 jarojn por atingi ilin per nia unua signalo.
Komunikaj signaloj ĉe Tero estas ĉefe senditaj pli per optikaj fibroj ol per radiaj signaloj, tial Davies asertas, ke ne estas kialo por pensi ke avanaj eksterteranoj povus zorgi pri tiu teknologio. Anstataŭe li sugestas, ke ili povus uzi neŭtrinradiojn, turojn de diversaj ondolongoj, aŭ interretan sistemon galaksie vasta por komunikado. Ni povus eĉ trovi pruvojn de eksterterana teknologio proksime al nia hejmo, laŭ formo de nanomaŝinoj reproduktiĝantaj, aŭ mikrosondiloj, kiuj fiksiĝis sur DNA . Davies pensas ke la serĉado de SETI devus esti plivastigita por inkluzivi ĉi tiujn, kaj oni devas ankaŭ serĉi eksterteranajn spurojn tra la spaco, kiuj indikas avanan ekstraktadon aŭ inĝenierajn projektojn, aŭ rubejojn.
Problemo pri niaj estintaj serĉadoj, asertas Davies, estas ke ni emas impregni eksterteranojn per homaj motivaĵoj kaj karakteroj. Li estas speciale kritika pri antaŭaj klopodoj por produkti mesaĝojn por eksterteranoj. La fonografoj sur la du ŝipetoj Voyager, kiu enhavis salutojn en 55 lingvoj, kaj ankaŭ muzikon, trilojn de birdoj, kaj aliajn sonojn el Tero, li pensas esti "senutila eltrovo."
Davies egale estas malŝatema pri la plato sur la ŝipetoj Pioneer 10 kaj 11, kiuj prezentis viran kaj inan figurojn (kun la mano de la viro levita por saluti), kaj nian sunsistemon kaj ĝian lokon en la galaksio:
Ĉi tiu bildo povus esti tute senutila se ni volas kontakti eksterteranojn, sed ĝi rakontas multon pri la homaro. Mallonga mesaĝo al nekonata eksterteranaro devus supozeble reflekti la detalojn, kiujn ni konsideras la plej signifaj pri ni mem. La bildo estas plenigita per la homa formo, malgraŭ nia fizika formo estas verŝajne la plej sensignifa detalo, kiun ni povas rakonti. Ĝi estas preskaŭ tute neglektinda kaj science kaj kulture. Por paroli malkaŝe, al kiu diable povas interesi nia formo? La levita mano estas la kulmino de la absurdeco; tial kulture specifa manierismo estus tute nekomprenebla por aliaj specoj, speciale unu kiu povas ankaŭ ne havi brakojn.
Anstataŭe, Davies asertas ke niaj mesaĝoj devus esti bazitaj sur matematiko, prefere enhavante ekvaciojn, kiuj priskribas nian komunan scion pri la universaj leĝoj. Parolante pri tio, kion komunan ni povas havi kun vivo aliloke, vera komuniko povas ekzisti. Nur poste ni devus komuniki kelkan pri-Teran informon.
Davies asertas ke se iam ni sukcesus kontakti iun, la homa societo ŝanĝiĝus por ĉiam. Li pensas ke la religio povas aparte esti forte frapita. Tamen li ankaŭ agnoskas ke SETI mem estis priskribita kiel religio, ĉar ĝi estas gvidata pli de fido ol de pruvoj. Kvankam la ĉaso de eksterteranoj finiĝos sen rezultoj post miliono da jaroj de serĉado, li asertas ke ĉi tio ne estus la nepra pruvo pri ilia neekzisto.
Kiel sciencisto, Davies asertas ke li ne mirus kvankameĉ se la vivo ĉe Tero estus tute unika. Ĉi soleca perspektivo ne estas bela laŭ li, sed li ankaŭ rimarkas ke ĉi tiu estus ora silento, ĉar la vivo ĉe Tero estus eĉ pli altvalora se ni estus reale tutaj solaj.
Krome la fakto, ke ni ne scias kaj povus neniam havi respondon pri eksterterana vivo, sufiĉas por daŭrigi la serĉadon, asertas Davies. Klopodante por provi imagi ĉian eblon laŭ nia serĉado de eksterteranoj, ne nur ni povus iam trovi tion kion ni serĉas, sed dum la procezo ni ankaŭ lernos multajn aliajn profundajn misterojn de la kosmo.
0 comments:
Post a Comment