Mi tradukis ĉi tiun prelegon, kiun eldiris Steve Jobs. Mi pensas, ke ĝi estas unu el la plej bonaj lecionoj pri vivado, kiun oni povas aŭskulti aŭ legi. Mi donas la tradukon de ĝi al la Esperanta mondo, kiu, danke al ĝiaj frenezaj ideoj, daŭre vivas tre aktive kaj tre amuze.
Ĉi tie vi povas trovi la origina-lingvan prelegon .
Ĉi tiu estas la teksto de la magistriĝa ceremonio, fare de Steve Jobs, delegita administranto de Apple Computer kaj de Pixar Animation Studios, eldirita je la 12an de Junio 2005.
Estas por mi honoro esti hodiaŭ ĉe via magistriĝa ceremonio en unu el la plej bonaj universitatoj de la tuta Tero. Mi neniam magistriĝis. Dirante la veron, ĉi tiu estas la plej proksima aĵo al magistriĝo. Hodiaŭ mi volas rakonti al vi tri historiojn el mia vivo. Jen la tuto. Nenio mirinda. Nur tri historioj.
La unua historio estas pri la kunligado de la punktoj.
Mi retiriĝis el kolegio Reed post la unuaj ses monatoj, sed mi restis tie kiel enŝoviĝinto, dum ĉirkaŭ aliaj 18 monatoj, antaŭ mi vere retiriĝis. Do, kial mi retiriĝis?
Ĉio komencis antaŭ mia naskiĝo. Mia biologia patrino estis juna, ne edziniĝinta, magistriĝinta studentino, kaj ŝi decidis lasi min por esti adoptita. Ŝi tre forte volis, ke mi estu adoptita de magistroj, tial ĉio estis aranĝita tiel, ke, post mia naskiĝo, mi estu adoptota de advokato kaj lia edzino. Escepte de ilia repripenso: kiam mi estis ĵus naskiĝinta, ili decidis, ke ili reale volis inon. Tiam, miaj gepatroj, kiuj estis ĉe atendolisto, nokte ricevis vokon, kiu demandis: "Ni havas ne antaŭviditan viran infanon; ĉu vi volas lin?" Ili diris: "Kompreneble." Poste, mia biologia patrino malkovris, ke mia patrino neniam magistriĝis kaj mia patro eĉ neniam diplomiĝis. Ŝi rifuzis subskribi la finajn foliojn de la adopto. Ŝi nur akceptos post malmultaj monatoj, kiam miaj gepatroj promesis, ke iam mi iros al universitato.
Kaj post 17 jaroj, mi vere iris al universitato. Tamen mi naive elektis universitaton, kiu estis ĉirkaŭ multekosta kiel Stanford, kaj la tutaj ŝparoj de miaj laboristaj gepatroj estis elspezitaj por miaj universitataj taksoj. Post ses monatoj, mi ne eblis trovi la valoron en ĝi. Mi ne havis ideon pri tio, kion mi volis fari kun mia vivo, kaj pri kiel la universitato povis helpi min malkovri ĝin. Kaj tie mi estis elspezanta la tutan monon, kiun miaj gepatroj ŝpari dum ilia tuta vivo. Do, mi decidis retiriĝi kaj kredi, ke ĉio estos bona. Ĝi estis tre timiga tiam, sed repripensante ĝin, ĝi estis unu el la plej bonaj decidoj, kiujn mi ĉiam faris. Kiam mi retiriĝis, mi haltis sekvi kursojn, kiuj ne interesigis min, kaj mi komencis sekvi nur tiujn, kiuj ŝajnis al mi interesaj.
Ne ĉio estis romantika. Mi ne havis dormoĉambron, do mi dormis sur la pavimo en la ĉambroj de amikoj, mi retiris kokakolaajn botelojn por la 5 centimoj de depono, per kiuj mi aĉetis manĝaĵon, kaj mi paŝis tra la 7 miloj ĉiudimanĉe, por akiri unufoje semajne bonan manĝaĵon ĉe la templo Hare Krishna. Mi amis ĝin. Kaj multon el tio, kion mi hazarde renkontis sekvante mian scivolemon kaj intuicion, fariĝis nekalkuleble grava. Lasu min doni al vi ekzemplon:
La kolegio Reed tiam oferis eble la plej bonan instruadon de la lando pri kaligrafio. Tra la tuta kolegio, ĉiu afiŝo, ĉiu etikedo sur ĉiu tirkesto, estis belege skribita mane. Ĉar mi retiriĝis kaj mi ne devis sekvi la ordinarajn kursojn, mi decidis sekvi kaligrafian kurson por lerni kiel fari tion. Mi lernis pri la karaktroj serif kaj san serif, pri variado de la spaco inter diversaj literaj kombinaĵoj, pri kio igas la elstaran tipografion elstara. Tio estis belega, historie kaj arte rafinita, laŭ maniero, kiun la scienco ne povas rikolti, kaj mi trovis ĝin fascina.
Nenio el tio havis esperon pri trovi ian praktikan utilon en mia vivo. Tamen, post dek jaroj, kiam ni estis projektanta la unuan komputilon Macintosh, ĉio malkovriĝis utila por mi. Kaj ni enirigis tute ĝin en Mac. Ĝi estis la unua komputilo kun tre bela tipografio. Se mi neniam estus enŝoviĝinta en tiu unuopa kurso en la universitato, Mac neniam estus havinta la multenombrajn karakterojn aŭ la proporcie interspacigitajn tipojn. Kaj konsidere ke Vindozo nur kopiis Mac, verŝajne neniu persona komputilo estus havinta ilin. Se mi neniam estus retiriĝinta, mi neniam estus enŝoviĝinta en tiu kaligrafia kurso, kaj la personaj komputiloj povus ne havi la mirindan tipografion, kiun ili havas. Kompreneble, maleblis la kunligado de la punktoj antaŭrigardante kiam mi estis ĉe la universitato. Sed ĝi estis tre, tre klara, kiam mi rerigardis ĉion post dek jaroj.
Denove, vi ne povas kunligi la punktojn antaŭrigardante; vi nur povas kunligi ilin postrigardante. Tial, vi devas kredi, ke la punktoj iel kunligiĝos en via estonteco. Vi devas kredi ion -- via ventro, destino, vivo, karmo, io ajn. Tiu ĉi metodo neniam lasis min malbone, kaj ĝi estis la plej granda elemento, kiu diferencigis mian vivon.
Mia dua historio estas pri amo kaj perdo.
Mi estis bonŝanca -- mi trovis tion, kion mi amis fari frue en mia vivo. Woz kaj mi fondis Apple ĉe mia gepatra garaĝo, kiam mi estis 20-jara. Ni intense laboris, kaj en 10 jaroj Apple kreskis ekde ni du en garaĝo al 2$-miliarda-entrepreno kun pli ol 4000 oficistoj. Ni ĵus eldonis nian pli bonan kreaĵon - Macintosh - antaŭ jaro, kaj mi ĵus fariĝis 30-jara. Kaj tiam mi estis maldungita. Kiel vi povas esti maldungita de entrepreno, kiun vi mem kreis? Nu, kiam Apple kreskis, ni dungis iun, kiu ŝajnis al mi talenta por estri la entreprenon kun mi, kaj dum la unua jaro ĉio bonis. Sed poste niaj vidpunktoj pri la estonteco komencis disiĝis kaj fine ni atingis malkonsenton. Kiam tio okazis, nia administra konsilo subtenis lin. Tial, je miaj 30a jaroj, mi estis fortranĉita. Kaj tre publike fortranĉita. Tio, kio estis la centro de mia tuta plenkreska vivo, foriĝis, kaj mi estis disfalinta.
Mi reale ne sciis kion fari dum kelka posta monato. Mi sentis, ke mi seniluziigis la antaŭan generacion de entreprenistoj - ke mi perdis la torĉon, kiel ĝi estis donita al mi. Mi renkontis David Packard kaj Bob Noyce kaj mi provis pardonpeti por esti ruiniginta ĉion tiel malbone. Mi estis tre publika fiasko, kaj mi eĉ pensis foriri el la silikona valo. Tamen io komencis kreski en mia menso - mi ankoraŭ amis tion, kion mi faris. La okazaĵoj ĉe Apple ne ŝanĝis iomete tion. Mi estis forĵetita, sed mi ankoraŭ estis enamiĝinta. Tial mi decidis starti denove.
Tiam mi ne vidis ĝin, sed mi malkovris, ke la maldungo de Apple estis la plej bona afero, kiu povis okazi al mi. La pezeco de la sukceso estis anstataŭita de la malpezeco de esti denove novulo, malpli certa pri ĉio. Tio permesis min eniri unu el la plej kreemaj periodoj de mia vivo.
Dum la sekvaj kvin jaroj, mi kreis entreprenon, kiu nomiĝis NeXT, kaj alian entreprenon, kiu nomiĝis Pixar, kaj mi enamiĝis al mirinda virino, kiu iĝis mia edzino. Pixar kreis monde la unuan komputilo-animitan filmon, Toy Story, kaj estas la plej sukcesa firmo pri komputilo-animado en la tuta Tero. Per rimarkinda turno de la eventoj, Apple akiris NeXT, mi reiris al Apple, kaj la teknologio, kiun ni evoluigis ĉe NeXT, estas la kerno de la aktuala renaskiĝo de Apple. Kaj Laurene kaj mi kune havas mirindan familion.
Mi estas preskaŭ certa, ke nenio el tio estus okazinta, se mi ne estus maldungita de Apple. Estis medicino kun abomena gusto, sed mi opinias, ke la paciento bezonis ĝin. Kelkfoje la vivo frapas vin en la kapo per briko. Ne perdu fidon. Mi certas, ke la sola afero, kiu plutenis min moviĝanta, estis, ke mi amis tion, kion mi faris. Vi devas trovi tion, kion vi amas. Kaj tio veras pri via laboro, kiel pri via amoj. Via laboro plenigos la plej parton de via vivo, kaj la sola maniero, por esti vere kontenta, estas fari tion, kion vi pensas esti grandioza laboro. Kaj la sola maniero por fari grandiozan laboron estas ami tion, kion vi faras. Se vi ankoraŭ ne trovis ĝin, daŭrigu la serĉadon. Ne haltu. Kiel kun ĉiuj koraj aferoj, vi scios kiam vi trovos ĝin. Kaj, kiel ĉiu valora rilato, ju pli jaroj pasas, des pli ĝi pliboniĝas. Do, daŭrigu la serĉadon, ĝis vi trovos ĝin. Ne haltu.
Mia tria historio estas pri morto.
Kiam mi estis 17-jara, mi legis citaĵon, kiu asertis la jenan: "Se vi vivas ĉiun tagon, kiel ĝi estu la lasta, iun tagon vi sendube estos ĝusta." Ĝi impresis min, kaj ekde tiam, dum la lastaj 33 jaroj, mi rigardis la spegulon ĉiumatene, demandante al mi mem: "Se hodiaŭ estus la lasta tago de mia vivo, ĉu mi volus fari tion, kion mi devos fari hodiaŭ?" Kaj kiam la respondo estas "Ne" dum tro multaj sinsekvaj tagoj, mi scias, ke mi bezonas ŝanĝi ion.
Memori, ke mi frue estos mortinta, estas la plej grava ilo, kiun mi iam renkontis por helpi min fari la grandajn elektojn en mia vivo. Konsidere, ke preskaŭ ĉion - ĉiuj eksteraj atendoj, ĉiu orgojlo, ĉiuj timoj pro embaraso aŭ fiasko - tiuj ĉi aferoj nur foriĝas fronte al la morto, lasante nur tion, kio vere gravas. Memori, ke vi estas mortonta, estas la plej bona metodo, kiun mi konas, por eviti la kaptilon, kiu kredigas vin, ke vi havas ion, kion vi povas perdi. Vi jam estas nudaj. Ne ekzistas rezono, pro kiu vi ne devas sekvi vian koron.
Antaŭ ĉirkaŭ jaro, la kuracistoj trovis en mi kanceron. Mi havis skandon je la 7:30 matene, kaj ĝi klare montris tumoron ĉe mia pankreato. Mi eĉ ne sciis, kio estu pankreato. La kuracistoj diris al mi, ke tiu estis preskaŭ sendube speco de kancero, kiu nekuraceblas, kaj ke mi devis atendi vivon ne pli longa ol tri/ses monatoj. Mia kuracisto konsilis al mi iri hejmen kaj reordigi miajn aferojn, kiu estas la kuracista kodo por "pretigas vin al la morto." Tio signifas, klopodo por diri al viaj idoj ĉion, kiun vi estus dironta dum la sekvaj 10 jaroj, en nur malmultaj monatoj. Tio signifas certiĝi, ke ĉio estos bona tiel, ke ĉio estos plejeble simpla por via familio. Tio signifas diri viajn adiaŭojn.
Mi vivis ĉiun tagon kun tiu diagnozo. Pli malfrue, tiun vesperon, mi submetis min al biopsio, kaj ili enirigis endoskopon en mian gorĝon, tra mia stomako kaj miaj intestoj, metis kudrilon en mia pankreato kaj akiris kelkajn ĉelojn el la tumoro. Mi estis anestezita, sed mia edzino, kiu estis tie, rakontis al mi, ke kiam ili vidis la ĉelojn per la mikroskopo, la kuracistoj ekkriis, ĉar ĝi estis tre malofta speco de pankreata tumoro, kiu estis kuracebla per kirurgio. Mi submetiĝi al kirurgia interveno kaj mi nun bonas.
Ĉi tiu estis la plej proksima travivaĵo al la morto, kiun mi iam spertis, kaj mi esperas, ke ĝi estu la plej proksima dum la sekvaj dekoj. Transvivinte tion, mi nun povas diris tion ĉi al vi kun iom pli certeco, ol kiam la morto estis nur utila sed tute intelekta koncepto:
Neniu volas morti. Eĉ la personoj, kiuj volas iri al paradizo, ne volas morti por atingi ĝin. Kaj, malgraŭ ĉio, morto estas la finpunkto, kiun ni ĉiuj devas alfronti. Neniu iam fuĝis el ĝi. Kaj tio estas kiel devas, ĉar la Morto verŝajne estas la plej bona elpensaĵo de la Vivo. Ĝi estas la ŝanĝanta aganto de la Vivo. Ĝi forigas la malnovon, liberigante spacon por la novo. Precize nun, la novo estas vi, sed iu tago, ne multe malfrua ekde nun, vi grade iĝos la malnovo kaj vi estos forigitaj. Mi bedaŭras esti tiel drama, sed ĝi estas tre vera.
Via tempo estas limigita, tial ne forĵetu ĝin, vivante la vivon de aliulo. Ne estu kaptitaj de la dogmoj - kiu estas vivi kun la rezultoj de aliula pensado. Ne lasu, ke la bruo de aliulaj opinioj sufoku vian enan voĉon. Kaj plej grava, havu la kuraĝon por sekvi vian koron kaj intuicion. Ili iel jam scias tion, kio vi reale volas iĝi. Ĉio alia estas duagrada.
Kiam mi estis juna, estis mirinda eldono, kiu nomiĝis "La katalogo de la tuta Tero" ("The Whole Earth Catalog"), kiu estis unu el al biblioj de mia generacio. Ĝi estis kreita de ulo nomita Stewart Brand, ne fora de ĉi tie en la parko Menlo, kaj li naskis ĝin per sia poezia tuŝo. Tio estis dum la 60aj jaroj, antaŭ la personaj komputiloj kaj la tabla eldonado, tial tio estis tute farita per skribmaŝinoj, tondiloj kaj polaroidoj. Ĝi estis speco de Google en papera formo, antaŭ 35 jaroj: ĝi estis ideala, kaj superplena de inteligentaj iloj kaj grandegaj nocioj.
Stewart kaj lia teamo eldonis plurfoje "La katalogo de la tuta Tero", kaj tiam, kiam ĝi finis sian vojon, ili eldonis lastan numeron. Estis dum la mezaj 70aj, kaj mi estis via aĝa. Ĉe la malantaŭa kovrilo de la lasta numero estis bildo pri frua mateno de kampara strato, la speco kie vi povus trovi vin mem petveturante, se vi estus tiel aventurema. Sub ĝi estis la vortoj: "Restu Malsata. Restu Naiva." Ĝi estis ilia adiaŭa mesaĝo. Restu Malsata. Restu Naiva. Kaj mi ĉiam volis tion por mi mem. Kaj nun, kiam vi magistriĝos por starti denove, mi volas tion por vi.
Restu Malsata. Restu Naiva.
Multajn dankojn al vi.
0 comments:
Post a Comment